Moggaliputta-Tissa | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | ||
Morto | ||
Religio | budhismo vd | |
Profesio | ||
Okupo | bikŝuo ![]() | |
Filozofo ![]() | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Moggaliputtatissa (ĉirkaŭ 327-247 a.n.e.), estis Budhista monaĥo kaj fakulo kiu naskiĝis en Pataliputra, Magado (nuntempa Patna, Barato) kaj vivis en la 3-a jarcento a.n.e. Li estas asocia kun la Tria Budhista Konsilio, la imperiestro Aŝoko kaj la Budhistaj misiagadoj kiuj okazis dum lia regado.[1]
Moggaliputtatissa estas konsiderata budhisto el la Teravada tradicio kiel la fondinto de "Vibhajyavāda", nome tradicio el kiu Teravada estas parto same kiel la aŭtoro de Kathāvatthu.[4][5] Li estas konsiderata kiel defendanto de la vera instruado aŭ Dhamma kontraŭ korupto, dum epoko en kiu multaj tipoj de eraraj vojoj stariĝis kaj tiu estus la forto ene de la Aŝoka epoko de la Budhismaj misi-klopodoj.[6][7]
La srilanka budhista filozofo David Kalupahana konsideras lin kiel antaŭulo de Nagarĝuno kiel pioniro de la Meza Vojo kaj reviviganto de la originaj filozofiaj idealoj de Budho.[8]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search